Premsufokitaj de infanoj

Certe nekutima titolo - kio kaŝiĝas post ĝi?

„Premsufokitaj de infanoj“ estas kampanjo, kiun preparis la asocio Pioniro okaze de la Eŭropa Jaro de Volontuloj. Kun ĝia helpo ni volas fokusigi kiom eble plej multe da atento al volontuloj laborantaj kun infanoj kaj gejunuloj - al estroj de grupoj, kluboj, rondetoj ... Al homoj, kiujn vi eble ĉiutage renkontas, kiuj eble zorgas pri viaj infanoj, eventuale vi mem estas tia laboranto.

Per la kampanjo ni volas atentigi, ke tiaj homoj ekzistas kaj ke ilia laboro neniel estas memkomprena. Ni dezirus havigi por la volontuloj laborantaj kun infanoj kaj gejunuloj pli multe da publika interesiĝo kaj aprobo. Ni ne timas diri, ke ili estas eksterordinaraj homoj, kaj vin ĉiujn ni volas alvoki, ke vi cerbumu, kio konsistigas ilian eksterordinarecon. Estas multaj homoj, kiuj ne konscias, ke tia speco de volontuloj ekzistas, nek kion ili faras - kion enhavas ilia pacienca, neokulfrapa kaj utilporta laboro kaj kial ili fordonas sin al ĝi per la tuta koro.

Ilia respondeco estas grandega, postuloj ŝarĝantaj ilin tre pezaj, malgraŭ tio oni dediĉas al ilia laboro minimuman atenton..